Ne tiam kun ni startas la barko de Kharono, kiam l' okuloj frost-rigidas. Ni, transirantoj mornaj, apert-okule, longe jam sur la fata akvo glitas. Jam antaŭ jaroj pelas nin la envia sorto luliĝi sur boato, naĝa laŭ long' de ĝuste tiel ravante bela bordo, kvankam sur voj' ne tre laŭplaĉa. Sur ĝuste tiel ravaj Canale kaj lagunoj, kiel ĉe nuptvojaĝ', delekte; ja ĉio estas sama, ĉielo, voj' pejzaĝo, nur, ke retrodirekte. Ja ĉio tiel ravas, kaj eĉ — sekrete — estas pli rava, kiel ĝi forpasas, iel simile, kiel la melodio, tial ke l' violonon ĝi forlasas. Sub niaj arboj inter amikoj ni sidadas kaj ridas dum diskut' plezura, kaj jen, ekbalanciĝas kun ni (kaj sole kun ni) la bark' eksteren ekvetura. Saĝul', kiu eĉ dum ĉi plezurvojaĝ' ridetas, aŭ, eĉ larmante, larmas danke, ke tiom da piazza kaj tiajn Casa d'Oro li vidis, eĉ se revid-manke. |